|
Invito al buŝa praktikado: |
||
|
Nun ses jarojn ekzistas en Berlino Esperanta babilrondo specife
dediĉita al samtempa uzado de du ĉefaj funkcioj buŝaj: kiel
esprimilo de ideoj kaj opinioj kaj ĝuilo de manĝaĵoj kaj
trinkaĵoj. Tiu invito do celas Esperanto-parolantojn kiuj ŝatas
babiladi en leĝera, amikeca etoso ĉirkaŭ tablo provizita je
frandindaĵoj, malkovrante kuirartojn el diversaj landoj. En tiu
ĉi nova grupo oni parolu laŭte nur Esperanton, flustre kun siaj
najbaroj – kaj pli laŭte kun la kelneraro! – oni rajtos uzi ankaŭ la
germanan aŭ iun ajn alian lingvon. Tiaj renkontoj povas havi utilan
kromefikon: mirigi kaj interesigi ĉirkaŭulojn pri Esperanto. Ni kuniĝas ĉiumonate la lastan vendredon je la 20a horo, en ĉiufoje alia restoracio konsilita de partoprenantoj. La unuan fojon, en Septembro 2004, ni renkontiĝis en azia vegetara restoracio, poste sekvis i.a. greka, germana, tajlanda, japana, meksika, ktp. La
venonta vespero okazos la 26an de novembro 2010 en restoracio
Espereble tiu invito tiklos vian intereson kaj apetiton kaj ni povos renkontiĝi
multnombre por evidentigi ke eblas paroli Esperanton ankaŭ … plenbuŝe.
Pro rezervo de tablo partoprenemuloj bv. anoncu sin ĝis la 24a de
novembro retpoŝte per philipp*.b*audonn*t@gmx.n*t
(anstataŭigu
ĉiun asteriskon per la litero "e"). Vizitu
regule tiun
ĉi paĝon
por ekscii kiam kaj kie okazos la venonta renkonto. Philippe
Beaudonnet |
|